Cifereca Arkivo de Pola Esperanto-Asocio

Cyfrowe Archiwum Polskiego Związku Esperantystów

Polska Al la pola versio Ŝanĝi al malhela temo
→ Do strony Związku / → Al la paĝo de la Asocio

Pri la projekto

Vortaroj apud si
Niaj vortaroj tre ŝatis unu la alian dum la restado en la Arkivo

La Cifereca Arkivo de PEA estas projekto de ciferecigo de materialoj de Pola Esperanto-Asocio – lernolibroj, vortaroj, registraĵoj kaj diskoj – kiuj dum jaroj servis la esperantan komunumon en Pollando. La celo estas savi ilin kaj disponigi al ĉiu interesato, antaŭ ol ili por ĉiam perdiĝu en privataj kolektoj.

La projekton kondukas Bartłomiej Azoniasty Jezierski kun plena subteno de Robert Kamiński, Prezidanto de PEA. Gravan rolon ludas ankaŭ donacantoj (kiel Przemysław Wierzbowski (prezidanto de Bjalistoka Esperanto-Societo) kaj Ireneusz Bobrzak el la podkasto Varsovia Vento), kiuj transdonas materialojn por ciferecigo – danke al ili la Arkivo povas kreski. Ni kuraĝigas al daŭra subteno de la projekto kaj propono de novaj kolektoj.

En la numero 5/6 de „Pola Esperantisto" el 2025 aperis intervjuo kun la kondukanto de la Arkivo – kio konfirmas la kreskantan intereson pri la projekto en la komunumo.

Evoluo de la Arkivo

Robert Kamiński, Prezidanto de PEA
Robert Kamiński, Prezidanto de Pola Esperanto-Asocio

La Arkivo estas projekto kontinue evoluanta. Daŭras serĉado de novaj materialoj – inkluzive de raraĵoj, pri kies ekzisto la komunumo jam forgesis.

Inter la planataj agoj troviĝas interalie:

La rimedoj disponeblaj en la Arkivo jam inkluzivas unikajn poziciojn, ofte netroveblajn aliloke en la reto.

Kontakto

Pri aferoj rilataj al la Arkivo – propono de materialoj, indiko de eraroj, kunlaborproponoj kaj mediaj kontaktoj – bonvolu skribi al la jenaj adresoj: